Retejaj Notoj

Ĉi tiu paĝo kolektas informaĵon pri ĉi tiu retejo mem. Ĝi dividiĝas en du sekcioj: Pri la enhavo, kiu enhavas informacion pri miaj afiŝoj kaj kiel mi uzas ĉi tiun retejon; kaj Pri la Retejo kiu enhavas aferojn kiel la ilojn mi uzas por farigi ĉi tiu retejon, la dezajnan filozofion mi havas, kaj reĝistro de ŝanĝoj por kolekti notojn pri modifkigoj.

Pri la Retejo

La temoj de mia skribado

Ĉi tiu retejo estas persona retejo. Sekve, mi skribos pri ion, kion mi trovas esti interesa je tiu momento. Vi povas legi per la Pri mi paĝo, ke mi havas plurajn diversajn interesojn; kaj mi ne blogas precipe pri unu aŭ du aferoj. Pasintece ĝis nun, mi uzas la retejon kiel ia publika taglibro aŭ laborlibro. La fruaj afiŝoj temas pri mia konstruado de nedependa-reto softvaro, estas ankaŭ iom da afiŝoj pri la retejo mem, kaj afiŝoj pri kiel mi vivas. Okaze, mi skribos mian opinion pri temo, sed mi emas kreskiĝi kaj ŝanĝiĝi. Estas eble ke mi ne skribis pri tiaj ŝanĝoj. Se vi vidus ion, kio ŝajnas stranga, malĝusta, aŭ stulta: bonvolu kontakti. Mi ŝatus aŭdi de vi, kaj babili.

Indas noti, ke malgraŭ mi estas ano de pluraj organizoj (politikaj kaj laboraj): mi ĉiam skribas per mia propra voĉo, kaj nenio, kion mi diras, montras la kredojn aŭ vidpunktojn de ajn organizo.

Aŭtora rajto

Ĉio da la afiŝoj kaj paĝoj en ĉi tiu retejo publikigitas per la Peer Production License (en). Ĉi tiu estas modifkigita, klare kontraŭ-kapitalisma, adapto de la CC-NC.

Estas relative norme por publikigi blogajn afiŝojn per Krea Komunaĵo permisilo, sed mi ne faras tion ĉar mi pensas ke la nomo estas trompa kaj ke ĝi fakte ebligas malŝtatigon kaj permesas profitcelan uzon de la verko. Se mi volas kontribui al kunhavigita idealo de cifera komunaĵo, sekvas ke mi volas ke ĉi tiu komunaĵo ne estas ĉirukaŭfermita kiel tiuj en la pastinenco.Legu pli pri ĉi tio ĉi tie (en), kaj ĉi tie (en).

Vi povas legi la P2P Fondaĵo pri la Peer Production License, sed resume se vi estas proleto, sendependa laboristo, kooperativo aŭ organizacio kiu estas poseditas per la laboristoj, aŭ senprofita organizacio: vi povas fari kion vi volas per la enhavo, senpage, inkluzive de reafiŝi ĝin por profiti (ekz. en libro). Se vi estas porprofita, kapitalista, organizacio ke ne estas posedita per ĝiaj laboristoj tiukaze vi devas pagi por akiri ĉi tiujn rajtojn. Vi ne ricevas ajn sen rekontribui al la komunaĵon.

Lingvoj

Ĉar mi pensas ke lingvoj estas mojosaj kaj mi havas intereson pri ili; mi konstruis ĉi tiun retejon por ebligi ke paĝoj kaj afiŝoj esti en pluraj lingvoj. La lingvoj kiujn mi parolas / skribas relative flue estas la angla (en) kaj Esperanto (eo), mi do devoligis min ĝisdatigi kaj traduki la ĉefajn paĝojn de ĉi tiu retejo en tiujn lingvojn. Ĉi tio signifas ke la sekvantaj paĝoj estas en Esperanto kaj la angla ambaŭ:

Por blogaj afiŝoj: ĉiu lingvo havas sian propran arkivon de afiŝoj kiuj estas verkataj alitempe. Ofte mi verkas plurlingvajn afiŝojn, sed mi ne povas certigi tion. Ekzemple, eble mi verkus afiŝon nur en Esperanto aŭ nur en la angla. Afiŝoj antaŭ 2021 ĝenerale estas sole en la angla.

Tre malofte mi povus verki sola afiŝo en lingvo kiu ne estas Esperanto aŭ la angla. Se tio okazus mi iel provos marki ĝin por ke ĝi ne estas perdata sen ligiloj al ĝi. Verŝajne, la kaŭzo de tio estus se mi lernus la lingvon, aŭ lernas pri la lingvo, kaj mi volas ludi per ĝi.

Se paĝo aŭ afiŝo havas tradukojn, tiuj troviĝas sub la titolo en la lingvlisto kiu uzas la ISO 639-1 kodo por la lingvo.

Por la facileco de alireblo, jen la ligiloj al la retejo ĉefpaĝo por ĉiu lingvo kiu estas subtenata laŭofice:

Estontece mi volas studi aldonan lingvon (verŝajne estos la hispana), kaj ĉi tiu listo kreskiĝos.

Abonfluoj

Ĉi tiu retejo havas abonfluojn. Ekzistas dediĉata abonfluo en pluraj formoj po lingvo sur la retejo. Po abonfluo enhavas nur la afiŝojn kiujn mi verkis por tiu lingvo.

Abonfluoj estas riceveblaj per RSS, Atom, kaj JSON Feed formoj. Ligiloj al ĉiuj formoj troviĝas je la ĉefpaĝo de ĉiu lingvo. Sed tamen, por via plezuro, vi povas uzi la sekvajn:

Teknikaj detaletoj

Dezajnfilosofio

Male al aliaj protokoj, sur la TTT estas la produktisto de enhavo kiu decidas kiel la enhavo devus esti vidita.

La montreco kaj dizajna de ĉi tiu retejon baziĝas sur mia deziro por korpigi la TTT ke mi volas vidi. Aparte de minimumismo, mi sentas ke la TTT nun estas laŭta kaj malgentila spaco por esti. Mi malamas kiam mi vizitas retpaĝon kaj ĝi ne estas legeble pro la ŝprucfenestroj, la enhavo montriĝas tre malrapide ĉar ĝi estas montrigita per Ĝavaskripto (se ĝi iel montriĝas!), kaj estas tre peza CSS.

La dizajnfilosofio de ĉi tiu reterjo inspiriĝas per la sekvoj:

Mi distilis tiujn al la sekvajn regulojn por mi mem, kiuj ankaŭ estas promesoj al vi kiel leganto kiu posedas ilon ke elŝutis ĉi tiun retpaĝon:

Pri la retejo

Ĉi tiu retejo estas statika retejo. Mi konstruas ĝin per Hugo. Antaŭ 2023 mi konstruis la retejon per Jekyll kaj antaŭ 2021 la retejo estis dinamika kaj uzis mian propran ‘Sendependan Retejan’ softvaron nomiĝas Brimstone.

Por aktualigi la retejon mi skribas en mia tekstan redaktilon, generi la retejon, kaj alŝutas la statikajn paĝojn al mia retservilo per SFTP. Mi ne uzas Github paĝojn aŭ ret-agrafojn. Parte ĉar mi ŝatas fari ĝin tiumaniere, parte ĉar mi ne volas uzas aldolonan ilon kaj sekve teni la simpleĉon de ĉi tiu procedo. La kodo por la retejo restas en nepublika Gitlab ujo.

Mi uzas la eblecon de Hugo pri multilingva-modo por havi paĝojn kaj afiŝojn en pluraj lingvoj. Kiam mi uzis Jekyll, mi sekvas la ĉi tiujn instrukciojn de Anthony Granger por atingi similan eblecon. Fakte, mi kreis Plurlingvan Blogan Ŝablonon por faciligi la taskon estontece, sed mi ŝajne nur uzos Hugo denove.

Por la HTML mi skribas miajn proprajn stilfoliojn por fasoni aferojn kiel la paĝkapo kaj plilegebligi la tekstojn. Mi provas uzi laŭnorman, semantikan, HTML kie ajn estas eble. Mi provis ne uzi <div>-an markojn.

Mi ne uzas ajn specon de analitiko, mi eĉ ne rigardis mian retservilon por vidi se ĝi estis kontaktita. Ankaŭ, ne devus esti ajn Ĝavaskripto kiu kuras; se ĝi ekzistas mi ne aldonis ĝin.

Ŝanĝprotokolo

Ĉi tiu reĝistro ekzistas por kolekti informaĵojn pri la ŝanĝoj ke mi faras al la retejo. Ĉi tiuj estos pri la dezajno aŭ la strukturo de la retejo, ambaŭ la vizaĝo de la retejo kaj la teknikojn mi uzas por konstrui ĝin.

2024-03

2023-07

2023-05

2023-02

2022-10

2022-07

2022-05

2022-02

2022-01

2021-12